Saluton! Mi estas Piggia, komencanto en Esperanto. En la angla mia nomo estas Piggy. Iuj pensas ke mia esperanta nomo estas “porketo”, sed ne estas. Mia gepatra lingvo estas la ĉina. En la ĉina mia familia nomo estas prononcata kiel “Ĝu”, kio estas sama al “porko”. Foje oni nomas min “Ŝiaŭ Ĝu” (esperante “malgranda porko” aŭ “porketo”; angle “small pig”, “piglet”, aŭ “piggy”), do mi nomas min mem “Piggy” en la angla. Ĉar “Piggi-” sonas bone kaj mi ŝatas interpreti “Piggy” kiel unu vorton sed la signifon de “porketo”, mi elektis “Piggia” kiel mian esperantan nomon.
Mi loĝas in Ĉinio kaj mi estas universitata studento kiu lernas komputikon. Mia universitato estas en Harbino.
Pronomo: ŝi/ŝia. Estas transgenra knabino.